Mi volas fari varb-kampanjon por membreco en UEA/TEJO. En ĉiu de la
venontaj eldonoj de la landa membrogazeto “E-o aktuell” (Germanio,
Austrio) aperu eta, kelkfraza anonco kun tiu enhavo :"Kial mi membras en
UEA/TEJO" inkluzive foton (se tio eblas) de la opinianto. Do ne temas pri
ia enketo, esploro, ktp, nur pri mallonga anonco.
Bonvole sendu al mi foton de Vi (se tio eblas, estus ja pli bele kun foto,
kiu estas sufiĉe granda por preso), Vian nomon, Vian loĝlokon (nur urbo
kaj ŝtato) kaj Vian individuan opinion/sperton/klarigon pri: "Kial mi
membras en UEA/TEJO:" per kelkaj mallongaj frazoj, ankaŭ eblas aldona
respondo al "kial mi estas en la Delegita Reto de UEA". Kaj se Vi volas 1
ĝis 2 frazojn pri Vi mem.
Koran dankon pro Via peno! Uwe Stecher, punktor ĉe live.at, Vieno, Austrio, http://www.esperanto.at